Tout savoir sur le basket-ball
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.
Tout savoir sur le basket-ball

Basket-ball français/ Basket-ball européen/ Basket-ball américain/ Basket-ball asiatique/ Basket-ball africain/ Basket-ball océanien.
 
AccueilAccueil  PortailPortail  RechercherRechercher  Dernières imagesDernières images  S'enregistrerS'enregistrer  ConnexionConnexion  
Le Deal du moment : -29%
PC portable – MEDION 15,6″ FHD Intel i7 ...
Voir le deal
499.99 €

 

 Histoire du basket-ball (autre langue : Esperanto)

Aller en bas 
AuteurMessage
Admin
Admin
Admin


Nombre de messages : 364
Date d'inscription : 27/01/2008

Histoire du basket-ball (autre langue : Esperanto) Empty
MessageSujet: Histoire du basket-ball (autre langue : Esperanto)   Histoire du basket-ball (autre langue : Esperanto) Icon_minipostedSam 1 Nov - 5:08

Korbopilkado estas pilka sporto inter du teamoj po 5 ludantoj. Ĝi estas unu el la plej popularaj sportoj de la mondo, precipe en Usono, sed ankaŭ en la suda kaj orienta Eŭropo.

Reguloj

Celo de la ludo estas ĵeto de la ĉ. 600 g (virinoj: 540 g) peza pilko en la kontraŭflankan korbon, kiu pendas en alto de 3,05 metroj.

La korbopilko ludatas en 4 kvaronoj kun paŭzoj de 12 minutoj (Usono) aŭ 10 min. (Germanio). Se la ludo estas nedecida fine de la kvara kvarono, okazas 5-minutaj plilongigoj ĝis venko de iu teamo.
korbopilka ludokampo
korbopilka ludokampo

Oni akiras 2 poentojn je sukcesa korboĵeto kaj 3 poentojn, se tiu ĵeto okazas malantaŭ la tri-poenta linio (6,25 m) (tio estas, la ĵeton faras ludanto, kiu en tempo de la ĵeto staras aŭ eksaltis malantaŭ tiu linio). Okaze de faŭlo ĉe ĵetoprovo al korbo, la faŭlita ludanto ricevas eblon por liberaj ĵetoj tiomfoje, kiom da poentoj li akirintus. Se la pilko – spite al la faŭlo – atingas sukcese la korbon, oni kalkulas la poentojn kaj la faŭlita ludanto ricevas bonuse liberan ĵeton. Unu sukcesa libera ĵeto validas ĉiam unu poenton.

Oni distingas ĉe faŭlo personan, teknikan, nesportan kaj ekskludan faŭlojn.

* persona faŭlo: se puŝo, ekŝoveto, firmteno kaj similaj
* nesporta faŭlo: se oni malebligas defendon de la pilko, la judĝisto povas decidi pri nesporta faŭlo, donanta 2 liberajn ĵetojn por la faŭlita ludanto.
* teknika faŭlo: ofendoj, maldecaj rimarkoj kaj mansignoj, longa pendo deringe post „trempo”; ĉi-okaze ne okazas korpa kontakto inter la ludantoj.
* ekskluda faŭlo: ĉiu intence nesporta konduto de ludantoj, rezerva ludanto, trejnisto, asistanto kaj akompananto. Tiukaze oni ekskludas la ludantojn ĝi fino de la ludo.

La puno de la faŭlo dependas de tio, kia faŭlo okazis: ĉu dum korboĵeto aŭ ne, ĉu la teama faŭla limo estas atingata aŭ ne. La teama faŭla limo (teamfaŭlo) signifas, ke la teamo atingis ene de unu kvarono 4 faŭlojn, tiel la kontraŭa teamo ricevas post la 5-a faŭlo 2 liberajn ĵetojn.

* Puno de la persona faŭlo:
o Faŭlo ne dum korboĵeta moviĝo: Enĵeto de la kontraŭula teamo
o Faŭlo ne dum korboĵeta moviĝo, post atingo de la teama faŭla limo: liberaj ĵetoj
o Faŭlo dum korboĵeta moviĝo: liberaj ĵetoj
o Faŭlo dum korboĵeta moviĝo, post atingo de la teama faŭla limo: liberaj ĵetoj
o Faŭlo dum sukcesa korboĵeto: la poentoj validas kaj bonuse libera ĵeto
o Faŭlo ĉe 3-poenta ĵetoprovo: tri liberaj ĵetoj
o Faŭlo dum sukcesa 3-poenta korboĵeto: la poento validas kaj bonuse libera ĵeto

* Puno de nesporta faŭlo:
o Faŭlo ne dum korboĵeta moviĝo: 2 liberaj ĵetoj plus enĵeto ĉe mezlinio
o Faŭlo dum korboĵeta moviĝo: liberaj ĵetoj plus enĵeto ĉe mezlinio
o Faŭlo dum sukcesa korboĵeto: libera ĵeto plus enĵeto ĉe mezlinio

* Puno de ekskluda faŭlo:

Kiel ĉe nesporta faŭlo. Krom tio, la pekanto devas forlasi la ludkampon aŭ la halon kaj iri al la vestiĝejo.

* Puno de teknika faŭlo:
o Antaŭ ludo: 2 liberaj ĵetoj rekte antaŭ la malferma altpilko
o Dum la ludo: 2 liberaj ĵetoj plus enĵeto ĉe mezlinio

Paŝeraro

* kuro kun pilko
* salto kun pilko kaj reveno surteren kun pilko (ĝenerale 3 kontaktoj inter piedoj kaj grundo estas paŝeraro, se oni gardas dumtempe pilkon)

Ne estas paŝeraro:

* 2 paŝoj, se la ludanto dum la moviĝo prenas la pilkon kaj provas ĵeti ĝin korben.
* unu piedo surgrunde kaj turniĝo helpe de la alia piedo (kun pilko enmane) ĉirkaŭ la akso. Tiam oni ne rajtas ŝanĝi la fikspiedon. Fikspiedo estas tiu piedo, kiu atingas unue la grundon ĉe halto.

Se oni prenas la pilkon post driblo per ambaŭ manoj, oni ne rajtas denove dribli. Se oni faras tion, temas pri duobla driblo (sama valoras, se oni ambaŭmane driblas).

Taktiko

Pozicioj:

1. Point Guard: Tiu ludanto – organizanto - organizas la ludon kaj decidas en la ofensiva ludo pri la pilkoj kaj donas asiston.
2. Shooting Guard: Tiu ludanto – ŝotanto - helpas organizanton ĉe konstruo de la ludo kaj akiras poentojn el distanco.
3. Small Forward: Tiu ludanto – nomata ankaŭ flanka fluganto -, aperas kun ŝotanto flanke de la ludkampo.
4. Power Forward: Tiu ludanto – nomata apoga fluganto – apogas la ludon de la centrulo proksime de la korbo.
5. Center: Centrulo estas tiu ludanto, kiu ludas ple ofte sub la korbo por ricevi la pilkon aŭ la resaltan pilkon kaj "trempi" ĝin.

Historio

* La kanadano James Naismith elpensis la ludon en 1891 kiel halan sporton por lernejoj.
* Ekde 1936, korbopilko estas parto de la Olimpikoj.

Variantoj

Stratpilko estas plej konata varianto de la korbopilko, 3 kontraŭ 3 ludas je unu korbo kaj tio okazas subĉiele.

Ekzistas multaj aliaj variantoj kun libere elpensitaj reguloj.

Asocioj

* FIBA monda asocio (Fédération Internationale de Basketball)

Ligaoj

En 1946 fondiĝis la unua profesia korbopilka ligao, la usona NBA ("National Basketball Association"). La NBA validas kiel la plej forta ligao de la mondo. NBA-ludantoj kiel Michael Jordan aŭ Shaquille O'NEAL estas internaciaj supersteluloj.
Revenir en haut Aller en bas
https://numero1basket.forumpro.fr
 
Histoire du basket-ball (autre langue : Esperanto)
Revenir en haut 
Page 1 sur 1
 Sujets similaires
-
» Histoire du basket-ball (autre langue : Russe)
» Histoire du basket-ball (autre langue : Italiano)
» Histoire du basket-ball (autre langue : Deutsch)

Permission de ce forum:Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum
Tout savoir sur le basket-ball :: HISTOIRE DU BASKET-BALL :: HISTOIRE-
Sauter vers:  
Ne ratez plus aucun deal !
Abonnez-vous pour recevoir par notification une sélection des meilleurs deals chaque jour.
IgnorerAutoriser